Eble ek ĉiam la homoj estas trovintaj, ke la korpaco troviĝas en izolejo kaj silento. Kaj ili rapide lernis, ke ili povus trovi eĉ multe pli bone : la estro de la koroj kaj la Sinjoro de la paco, Dio mem.



Ĉi tiu allogo al trezoroj, kiujn homoj serĉegas, naskiĝis monaĥan vivon kaj monaĥejojn. La plimulto el la religioj havas ilin. Kompreneble, la Evangelio devis havi, kaj nun devas ankoraù havi kiel plej natura sekvo allogi iajn homojn al totala kaj absoluta serĉo pri Dio. Efektive al ĉiu homo, Dio oferas lian amon kaj lian ĝojon, kaj responde al tiela propono, ĉiuj devus respondi kun entuziasma donaco de si mem. Estas multaj manieroj fari ĉi tiun donacon, multaj alvokiĝoj. Kio fakte estas la alvokiĝo de monaĥo ? Kio estas monaĥejo ?



Monaĥoj kaj monaĥejoj : tiuj vortoj ofte pripensigas iom misterajn konstruaĵojn, ĉirkaùitajn per muroj, en kiuj okazas ion gravan, ion religian, ion apud Dio, kion ni ne vere komprenas.



Dio estas tie ! Oni malklare sentas lin, kaj foje, ni amase venas. Oni venas proksime de Dio, kaj tio estas bona. Ni ankaù esperas, ke la monaĥoj, kiuj vivas apud Li, povos doni al iliaj fratoj, la homoj, iom da paco, iom da ĝojo, iom da feliĉo. Ili vivas je la servo de la Sinjoro de la vivo kaj de la morto ; ili devas ja scii pli bone ol la aliuloj, kiel trankviliĝi timojn, kiel solvi problemojn, kiel restarigi konfidon en la vivo ĉe precipe malfacilaj tempoj.



Oni aliras plena de espero. Kaj sole Dio, kiu scias tion, kion estas en la koro de la homo, povus diri en ĉiu kazo, ĉu tiu espero estis plenumita, aù ne.



Tio estas vera, ke Dio donas sin al kiu ajn serĉas Lin per pura koro ; sed la malfacileco estas tie : tio estas per pura koro, alivorte koro sen io malprava amo, ke oni devas serĉi Lin tiel, ke Dio povus ilumini nian koron kaj transformi niajn vivojn, kiel Li volas. Li ĉiam volas nian bonaĵon, nian veran feliĉon. Sole tiu, kiu havas puran koron, estas benita de Dio. Ĉiuj benoj en la mondo estas senutilaj, se oni ne donas nian koron al Dio.



Oni povas trovi Dion dum vizito al monaĥejo, kaj oni povas trovi Lin en nenombreblaj aliaj lokoj kaj cirkonstancoj. La plej grava afero en iu vivo estas trovi nian Kreinton, nian Savinton, nian Patron, nian plej fidelan kaj teneran amikon, tiun, per kiu kaj por kiu ni estas faritaj, kaj sen kiu ne estas feliĉo.



La monaĥoj, kiel ĉiuj, sercas feliĉon. Dio iam komprenigis al ili, ke la feliĉo estas, tute esti apud Li, je Lia servo kun aliaj fratoj en vivo, kie ĉio fariĝas preĝo. Tiel vivas la monaĥoj. Ne ĉiuj homoj estas vokitaj al tia vivo, ĉar por la infanoj de Dio, la alvokiĝoj, la misioj kaj la vivmanieroj estas multaj kaj variaj. Sed ĉiam, por ke vivo estu plena de feliĉo (kaj ne forgesu, ke homo estas kreita por la feliĉo), ĝi devas esti plena de Dio. Tiom multe da homoj fakte serĉas tiun feliĉon, kie ĝi ne estas. La Sankta Skribo avertas nin, ke neniuj falsaj homfaritaj dioj kiel intereso, mono, potenco aù gloro, povas kontentigi homajn aspirojn, precipe ne kiam homo diigas lin mem, tute ne.



Kiuj la monaĥoj estas ?



Monaĥejo estas lernejo por la servo de la Sinjoro. En ĉi tiu lernejo, monaĥoj lernas servi Dion, alivorte, je ĉiu tago vivi iom pli bone, kiel la Evangelio demandas. Ĉi tiu efektive estas la programo de ĉiu baptito, de ĉiu kristano.



La monaĥoj efektive ne havas alian celon ol tiun de ĉiuj kristanoj. Ili estas vokitaj de Dio uzi aliajn helpilojn.



Kiaj estas ĉi tiuj helpiloj ? Komunuma vivo, Regularo, kiu organizas ĉion, por ke per la laboro, la silento kaj precipe la preĝo, la mondo, helpita de liaj fratoj, renkontu Dion.



La monaĥoj foje vivas solaj, ili tiam estas ermitoj, sed ili kutime kunvivas en komunumo, kiu fariĝas vera familio. La vivo de ĉi tiu familio estas organizata de Regularo, kaj tiu Regularo alportas bonan definon de la monaĥo, kiu estas :



HOMO, KIU VERE SERĈAS DION.



Ĝi ankaù diras al la monaĥo, ke li ĉiutage devas memori, ke por tio li alvenis al la monaĥejo. Li venis por Dio, ĉar li komprenis, ke Dio estas tiom bela, tiom bona, tiom aminda, ke, ekde nun, li ne povas fari alion krom tute doni sin al Li. Kaj li scias, ke tute donante sin al Li, li ne forlasas siajn fratojn, la homojn, ĉar tiu, kiu donas sin al Dio, profitas al la tuta homa familio.



Ĉi tiu idealo, kiel ni povas vidi, estas granda kaj nobla, kaj ekde multaj jarcentoj ĝi entuziasmis la koron de la homoj je ĉiu ago, ĉiu socia klaso kaj ĉiu nacio. Sed la Regularo prudente aldonas, ke tio estas postulema idealo, kaj ke por atingi ĝin, oni bezonas la Dian helpon. Tion ja diris Jesuo Kristo en la Evangelio : Sen mi, vi povas fari nenion. Sed Sankta Paùlo aldonas : per tiu, kiu estas mia forto, mi povas fari ĉion. La monaĥo do venas serĉi Dion en la monaĥejo, li venas doni sin tute, kaj li scias, ke per tiu oferema kaj fekunda donaco, li trovos la veran ĝojon.



Kion la monaĥoj faras ?



Li preĝas. Lia vivo unue estas vivo de adorado, de laùdo, de dankado, de petoj kaj de intima kaj amika konversacio kun Dio. Ĉio, kion li faras, estas farita sub la rigardo de Dio, por plaĉi al Li, montri al Li sian amon, pace meditanta lian Parolon. Ĉiutage estas kelkaj Diaj Oficoj aù preĝaj renkontiĝoj, ĉefe estas la maso, kaj je aliaj momentoj la monaĥo preĝas en pli persona kontakto kun la Sinjoro.



Por bone preĝi, silento devas regni en la tuta vivo, same ekstere tiel ankaù en ĉies koro kaj menso. Koroj kaj korpoj devas esti tute al Dio, ne dividitaj. Tial la Regularo postulas, ke la monaĥo estu malriĉa, ĉasta kaj ne fondu familion, ke li estu obeema kaj humila, vidanta Dion mem en la persono de la Patro de la monaĥejo, de siaj fratoj, monaĥoj kaj de la malriĉuloj.



La monaĥo havas profundan respekton por ĉiaj formoj de Kristana vivo, laika, religia kaj sacerdota, sed li sentas, li scias, ke Dio volas por li proprajn kondiĉojn, pli mallongan kaj pli rektan vojon. Tio ankaù estas vojo, por kio oni devas havi deciditan kaj persistantan animon, ĉar ĝi foje estas malfacilega. Sankta Benedikto komparis la monaĥejon je lernejo, en kiu oni devas lerni kaj studi la Diplaĉaĵojn. Li ankaù diras, ke la monaĥejo estas milicio, la armeo de Kristo Reĝo, kaj en ĉi tiu armeo oni devas batali per ĝoja fervoro ĉion, kion malplaĉas al Dio.



La monaĥejo ankaù havas solecan kaj izolitan karakteron, nomitan apartigo el la mondo. Ne estas monaĥa vivo sen apartigo el la mondo. Tamen la monaĥejoj multe laboris por la civilizacio, kaj tion ankoraù faras. Sed la ĉeesto en la mondo estas necesa kiel vera solidareco kun liaj suferoj, liaj ĝojoj, liaj esperoj kaj liaj bezonoj. La monaĥoj ne neglektas ĉi tiun ceeston kaj ĉi tiun solidarecon, sed ĝi prenas precipe por ili la apartan formon de konstanta kaj totala ĉeesto al Dio. La monaĥoj staras antaù Dio ne nur por ili mem, sed ankaù por ĉiuj homoj, siaj fratoj.



Ĉi tiu vivo, kiu estas, laŭ PAŬLO LA SESA, preludo al eterna beateco, bezonas silenton kaj solecon. La unuaj monaĥoj plejofte establis sin ekster la urboj, en dezertoj, montoj aŭ arbaroj, kaj ekde tiam, la monaĥejoj kutime konstruiĝis for de homamasoj, ofte en izolitejoj, favoraj al la disvolvado de vivo, en kiu, post la preĝo, la laboro havas gravan rangon.



La laboro de la monaĥoj

Unue, la monaĥoj devas koni kaj do studi la Parolon de Dion ; estas tio, kion la Regularo vokas Lectio Divina aŭ pridian studon, kontemplan kaj preĝan studon, kiu akompanniĝas per preĝo kaj daŭriĝas en kolokvon kun Dio.



Travail au RucherLa laboro, intelekta kaj mana, laŭ la bezonoj de la monaĥejo kaj la kapablecoj de ĉiu, estas parto de la vivo de ĉiu monaĥo. Oni vere estas monaĥo, diras Sankta Benedikto, se oni vivas per la laboro de siaj manoj. Monaĥo ŝatas la laboron, la bone elfaritan laboron, kaj, kiel la Regularo diras, li fuĝas la senokupecon. Hodiaŭ, la mana laboro ne plus estas la sola helpilo por perlabori, sed gardas varigravecan rangon en ĉiuj monaĥejoj, kie neniu trovas ĝin neniam malindan de si. La Regularo eĉ multefoje kontribuis estimigi ĝin je epokoj aŭ en regionoj, kie oni konsideris ĝin kiel malsuperan.



Oni ofte demandas, se la monaĥoj estas sacerdotoj. La respondo simple estas, ke ili povas esti sacerdotoj, sed ne estas deviga. Efektive, la monaĥa vivo estas idealo, kiu sufiĉiĝas sin mem, kaj kiu ne postulas la sacerdotecon. Estas la Patro de la monaĥejo, kiu, se li juĝas tion utilan, vokas iun monaĥon al sacerdoteco, en la nomo de la Eklezio. Je tiu kazo, tiuj, kiuj estas vokitaj, devas plenumi studojn ekvivalentantajn tiujn oferatajn en la seminarioj.



Kiel la monaĥoj partoprenas la apostolan laboron de la pastroj, misiistoj, religiulinoj, ktp. ? La respondo estas simpla. La monaĥoj akute konscias pri ilia apostola respondeco. Membroj de la Eklezio, ili vivas per ĝi kaj por ĝi, sed ili komprenas, ke ili ne povas plenumi ĉiujn funkciojn. Escepte, ili povas preni parteron al la pastra Ministerio de la dioceza klerikaro, sed ne estas ilia norma tasko. Aliflanke, la aparta funkcio de la monaĥejoj, tio, kiun neniu povas plenumi, se ili mem ne plenumas tion, estas oferi al tiuj, kiujn Dio vokas, la eblecon tute sin doni al Sinjoro, radikale, plene kaj malkondiĉe, diras PAŬLO LA SESA, en la supre menciitaj kondiĉoj : izoleco, silento, preĝo kaj pento.



Sekve, por la tuta Eklezio (komencante per la loka Eklezio, kun kies vivo ili pli precipe kunsentas) la monaĥejoj devas realigi preĝcentrojn, intensan konversacion kun Dio, pridian studon, kontempladon, bonfaradon. Ili devas esti malgrandaj urboj, kie la Evangelio regnas, kie la preĝo estas preskaŭ kontinua, kaj kie ĉio estas farita pace, kaj sekve, en ĝojo, kiu helpas la korojn de la monaĥoj kaj iliaj vizitantoj pli bone trovi Dion ; sen mencii la nevideblan agon, la plej gravan sendube, de ĉi tiuj humilaj, kaŝitaj vivoj, donitaj al la amo de Dio kaj de iliaj fratoj.



Monaĥejoj allogas vizitantojn. Ili ricevas gastojn ĉar gastamo estas monaĥa tradicio. Ĝis la fino de la Mezepoko, iliaj gastejoj certigis al la vojaĝantoj etapkuŝejon kaj sekurecon en izolitaj kaj ofte danĝeraj regionoj, kie abatejoj kaj priorejoj troviĝis. Ĉi tiu funkcio jam ne estas necesa. Tamen, multaj el ĉiuj aĝoj venas demandi al la monaĥoj partopreni iom el iliaj vivoj. La Evangelio petas vidi la Sinjoron mem en la vojaĝanto. Sur ĉi tiu punkto, kiel sur multaj aliaj, la Regularo diras la samaĵon kaj petas vidi Kriston en tiuj, kiuj venas al la monaĥejo : gastoj aŭ malriĉuloj, vizitantoj aŭ pilgrimantoj. Ankaŭ ili serĉas Dion, foje sen antaŭsenti ĝin, kaj la pli malpli daŭranta kontakto kun la domo de Dio permesos ilin trovi la vojojn, kiuj kondukas al Li en sia propra tempo ; eĉ pli bone, ĝi permesas al ili trovi Lin kaj trovi sin en la lumo. Dio ofte atendas tiujn, kiuj amas Lin en la senigo de silento kaj trankvileco.



Trankvileco, paco, ordo kaj ĝojo, ĉi tio kutime radias el monaĥejo kaj, se tiel vere estas, tio jam estas grava kontribuo al la konstruado de la regno de Dio. La vivo de la monaĥo nepre estas bela kaj nobla. La Regularo tamen lojale antaŭavertas, ke ĝi samtempe estas malfacila kaj severa, ke ĝi povas kompariĝi al mallarĝa vojo, kiu konstante supreniras, kaj sur ĉi tiu vojo, oni devas atendi, ke oni portos krucon kun tiu, kiun oni sekvas. Elprovoj ekzistas en ĉiu vivo, kaj ankaŭ monaĥa vivo havas sian parton. La fervoro de la komenco ne povas ĉiam daŭri. Ili devas cedi la lokon al trankvila persisto. Tiu, kiu eltenas, diras la Regularo, konos iom post iom laŭmezure, kiel li alproksimiĝos de Dio, la neesprimeblan ĝojon de ame dilatita koro. Efektive, Dio iam centoble respondas al tio, kion liaj infanoj donas al li.



Monaĥa organizo

La Regularo petas, ke oni tie trovas preskaŭ ĉio, kio estas necesa por la ekzistado de la komunumo tiel, ke la monaĥoj ne bezonas ofte eliri, tio, kio ne estas bone por iliaj animoj.



Kiam la tereno permesas tion, la konstruaĵoj estas disponitaj ĉirkaŭ korto kaj klostro. Ĉiu monaĥo disponas ĉelon, alivorte malgrandan dormoĉambron. Li povas legi kaj studi tie, kaj ankaŭ noktiripozas. Iom da ejoj estas por la komuna uzo : kuirejo, manĝejo, biblioteko, ktp. Diversaj laborejoj ekzistas (lignolaborejo, garaĝo, mekanikejo, librobindejo, presejo, ktp.) en la monaĥejo aŭ apud ĝi.



Plimulto el la monaĥejoj ankaŭ havas ĝardenon, fruktoĝardenon kaj farmobieno, kiuj, en iuj kazoj, povas esti tre granda.



La monaĥoj ĉe la Mont-des-Oliviers, krom ĝardenon, fruktoĝardenon kaj kelkajn brutojn kaj kelkajn el la supre menciitaj laborejoj, havas mielekspluaton kaj faras kandelojn.



Tamen, la plej grava monaĥeja konstruaĵo, ofte la plej bela, kaj ĉiaokaze sia spirita centro, estas la preĝejo. La monaĥo tie iras antaŭ la tagiĝo kaj plurfoje ĝis la noktiĝo por kanti la gloron de Dio, kaj preĝi Lin antaŭ Anĝeloj, kiel la Regularo diras. La Eklezio konstante rememorigas al la monaĥoj, ke ilia ĉefa ofico estas la preĝo, kaj ke ilia vivo perdas ĝian signifon, se ili ĉesas serĉi Dion en ĉiuj iliaj faroj. La monaĥaj preĝejoj estis ĝenerale konstruitaj en la stilo de ilia epoko kaj per la materialoj de la lando, tial estas diversaĵego. Multaj estas belegaj, ĉar tiuj, kiuj konstruadis ilin, volis, ke ili estu kiel eble plej indaj je Dio, kiu estas tutbeleco tiel same tutameco.



Konkludo

La monaĥo plenumas en la simpla kaj izolita vivo de la monaĥejo humilan kaj noblan servon ; noblega servo efektive, ĉar, konstante antaŭ Dio, la monaĥo esprimas kiel eble plej bone la plej profundan deziron de la Eklezio, kiu estas renkonti lian Sinjoron : tial ĝi kantas Lian gloron, funde esploras Lian Parolon, suferas por ripari la malbonaĵon kaj senĉese preĝas por ĉiuj viroj. Tiel la monaĥo faras.



Ankaŭ humila servo, ĉar tiu, kiu estas vokita al la monaĥejo, ja scias, ke Dio libere elektis lin sen ties merito, kaj ke se li multe ricevas, li siavice devas esti donacema. Por esti ĉiutage donacema, li sentas, ke li tute bezonas la Dian helpon, tiel same la preĝon de la tuta Eklezio, kiu ĉirkaŭas lin. Kiam la monaĥo vidas ion bonan en sia propra vivo, li ne atribuu al si la meriton, sed li donu laŭdon al Dio, kiu kaŭzis tian bonon.



Per ĉi tiuj kelkaj vortoj, la monaĥoj de Mont-des-Oliviers dezirus respondi la demandojn de iliaj amikoj kaj vizitantoj. Ili multe kaj pilgrime venas al la Benediktanoj. Ili lasu la monaĥejon, benitaj de Dio, pli fortaj pri ilia fido, pli viglaj pri espero kaj karitato, preĝantaj por ke iliaj fratoj monaĥoj povus plenumi ĉion, kion Dio demandas de ili.