Dom CrenierNi lasos nian fondinton, Dom Léonce Crenier rakonti la historion de la monaĥeja fundaĵo per siaj propraj vortoj :

Fariĝinte monaĥeja prioro de Sankta Benedikto apud Lako (Saint-Benoît-du-Lac), en la provinco de Kebekio, mi ĉiam pensis, ke estus pli bone, ĝustatempe eksiĝi favore al Kanadanaskiĝinto, kvankam mi estis naturalizita Kanadano en 1935. Sed jaroj pasis kaj la komunumo, sufiĉe multenombra, estis ankoraù juna. En 1937, je la ĝenerala ĉapitro tenita en Solesmes, miaj monaĥoj unuanime petis min kiel abaton. Mi ne deziris tion, kaj Dom Cozien, abato de Solesmes, prave troviĝanta la komunumon ankoraù tro junan, diris al mi : tio estos por la sekvonta ĝenerala ĉapitro. La milito okazis...

Je la fino de 1943, mi pensis, ke la tempo venis, kaj mi demandis konsilon el spertulo, kiu forlasis la gvidadon de granda komunumo pro argumentoj similaj al miaj motivoj. Li komprenis min kaj pensis, ke mi povus eksiĝi en bona konscienco ekde la monaĥejo tiame havis kelkajn virojn kapablajn gvidi la monaĥejon. Sekve, mi sendis mian eksiĝan leteron kiu estis akceptita de Romo je la komenco de 1944.

Kiam oni estis plenestro dum longa tempo kaj oni eksiĝas, estas pli saĝe foriri, almenaù dum iom da tempo, tiele la posteulo estas pli libera fari la necesajn ŝanĝojn. Efektive, ĉiam estas ŝanĝoj kiam nova estro estas elektita ĉar du viroj neniam povas havi la samajn ideojn pri ĉiuj temoj.

Mi tiele havis la permeson retiriĝi min en la monaĥejon de Portsmouth, Rhode-Island. Mi volas diri, autaù ol lasi la temon, ke Sankta Benedikto apud Lako hodiaù estas Abatejo, kie mi ĝojas iri de temp'al tempo, kiam mi devas iri Kanadanon. Ĉie estas prospera monaĥejo kaj vere Domus Dei a sapientibus sapienter administrata (la domo de Dio, saĝe administrata de sanĝuloj.)

La Priorejo de Portsmouth, kiu ekde kreskis, estis tiutempe malgranda monaĥejo de la angla Benediktina Kongregacio, kiu estris gravan superan lernejon. Ĝi estis tre bona kaj bonfara komunumo, meze de kiu mi trapasis tri feliĉajn jarojn. Mi donis filozofiajn kaj teologiajn kursojn al la junaj monaĥoj kaj mi laboris en la ĝardeno.

Iom poste, juna Martinikano, Sinjoro Raphael de la Coste, venis al monaĥejo por preskaù dujara restado, se mi bone memoras. Ni rapide fariĝis amikoj kaj ĉiutage havis bonajn konversaciojn. Li admiregis mian vivmanieron, kiu simple estis tia de monaĥo de la Franca Kongregacio, malgraù tio, ke mi sekvis la regularon de la monaĥejo. Li senĉese ripetis al mi : Ha ! se nur vi fondus monaĥejon en Martiniko, kiom bele estus ! Kiom ni bezonas monaĥojn tie ! Mi alrespondis : Sed, oni ne tiele fondas. Mi ne havas mision tion fari kaj mi ne sentas iun deziron fari ĝin. Li sekve insistis tiom, ke post kelkaj monatoj, kiam li volis skribi al la Episkopo de Martiniko, Monsinjoro de la Brunelière, pri tiu temo, mi ne malhelpis lin. Tamen, mi restis skeptika kaj malentuziasma.

La letero estis sendita kaj tempo pasis, almenaù tri monatoj pasis. Mi diris al Sinjoro de la Coste : Agnosku ! La episkopo ne respondas al via letero. Sed tiam, la respondo alvenis kaj estis favora. La Sankta Spirita Kongregacio, al kiu la Martiniko estas konfidata, benis la projekton.

Tial mi skribis al mia Superulo kaj posteulo, Dom Mercure, al Sankta Benedikto apud Lako, kiu, eksurprizetita, rapide donis sian aprobon kaj kuraĝigis min. Li skribis al mi : Mi helpos vin pli ol vi pensas. Tiom li poste faris, kiom la fondaĵo ne povis estigi sen lia helpo.

Mi komencis kun Monsinjoro de la Brunelière longan korespondadon, kiun mi havas tie ĉi apud mi, kaj mi entreprenis trovi ĉion, kion mi bezonis, precipe la financon. Mi tuj havis du kunfondintojn, la Respektindan Patron Dom Bernard Crépeau, monaĥon de Sankta Benedikto apud Lako, kiu estis kun mi en Portsmouth, kaj Louis Hyde, junan Usonan klerikon, kiu estis ankaù kun mi en tiu monaĥejo.

Mi tuj vidis, ke ne povis temi enfiksi en malriĉega tropika lando tian plenan Benediktinan vivon de ka kontinentaj monaĥejoj. Adaptaĵo estus necesa. Sed kia ĝi estus ? Tio estis la temo de mia korespondado kun Monsinjoro de la Brunelière kaj de miaj konversacioj kun Dom Crépeau.

Dume, Sinjoro de la Coste forlasis Portsmouth kaj mi ne ofte vidis lin poste, mi bedaùregas, malgraù tio, ke li vivas kaj laboras en Martiniko. Mi ne insistas pri la necesaj laboroj kaj klopodoj por pretigi la fundaĵon.

Je Julio 1946, mi faris mian unuan viziton al Martiniko por vidi Monsinjoron la Episkopon, kaj la pecon de lando, kion li metis sub nian disponon en Saint-Pierre. Tio estis la eksSeminario detruita je la 8a de majo 1902, de la erupcio de Pélé. Tiu ejo antaùe apartenis al la Jezuitoj, kiuj kontrolis la paroĥon de la kvartolo Le Fort. Poste, ĝi estis la loĝejo de Sinjoro Dupont, la Sankta viro de Tours. Fine, ĝi fariĝis la Seminario de la Patroj de la Sankta Spirito, kaj multenombraj hodiaù vivantaj amikoj studis tie antaù la 1902 katastrofo.

Kvankam ĝi apartenas al la diocezo, tiu terpeco estis preskaù konfiskita de luanto, kiu tie kultivis sukerkanon kaj, kiun ne estis facile forpuŝi pro la tiama iom anarkia leĝaro. Repreni ĉi tiu terpeco estis la laboro de la Episkopo, de la Respektinda Pastro Vénard, tiame pastro en Saint-Pierre, kaj de nia bonega amiko kaj najbaro, Sinjoro Victor Depaz. Mi venis por vidi la bienon je Julio 1946, kaj mi tuj diris al la Episkopo : Ekscelenco, estas multe tro varma por komunumo. Iuj ĉiam estos ne povontaj adaptiĝi al tio varmego. Kaj efektive, jen kio okazis dum la lastaj 15 jaroj.

Mi nature estis profunde dankema al la Episkopo pri lia donacemo kaj lia boneco, sed mi devis pripensi la estontecon de la komunumo. Mi sekve serĉis dum mia trimonata restado alian lokon en la montetoj, kie la temperaturo estas multe pli malvarmeta... Ne estanto el la lando, kaj tie konanto neniun, mi trovis nenion nek en Morne-Vert, nek en Morne-Rouge, nek en Gros-Morne. (Morne signifas monteto, aù malalta aù alta).

Je Septembro, mi ricevis kablodepeŝon el Dom Cozien, abato de Solesmes, kiu, farinte la laùkanonan viziton de Sankta Benedikto apud Lako, estis en Vaŝingtono. Li alvokis min. Mi enkargoŝipiĝis en direkto al NovOrleano tra Kubo, kaj post 20 tagoj, mi estis en Vaŝingtono, patre ricevita de Dom Cozien. Li ne povus meti la fundaĵon sub sia protekto, nek lia de Sankta Benedikto apud Lako. Cetere estis eksperimento kun home necertega estonteco, en kiu la Kongregacio ne povis kompromiti sin. Dom Cozien ja komprenis, ke adaptaĵoj tie estus farotaj, mildigoj kaj rimarkindaj ŝanĝoj al la kutima observado de la benediktina Kongregacio de Solesmes. Tial li preferis ke, Dom Crépeau kaj mi, metu nin tute sub la dependeco de Monsinjoro, la Episkopo de Martiniko, almenaù en la komenco ; tio, kion mi akceptis fari. Post tio, Dom Cozien forlasis min. Li benis nian mision per grandega bonkoreco kaj donis al ni kvazaù senliman rajtigon.

Ni do vidis la kvar personojn, kiuj estis je la deveno de nia monaĥejo : Sinjoro Raphaël de la Coste, Monsinjoro de la Brunelière, poste Dom Mercure kaj fine Dom Cozien. Ĉi tiu fundaĵo, kiun mi nek antaùvidis nek deziris, prezentanta al mi kvazaù montrita de la Providenco, kelkaj aferoj tuj estis klaraj por mi :

Ĉiuj ĉi komencaj deziroj estis atingitaj,
per la Graco de Dio.