La monaĥejo estas parto de la Kongregacio de Solesmes, tiel nomata ĉar ĉiuj monaĥejoj en ĉi tiu Kongregacio estis fonditaj aù de la Abatejo Sankta Petro de Solesmes, aù de alia monaĥejo fondita de ĉi-tiu. Jen la devenojn de nia monaĥejo :















































Abbaye Saint-Pierre
de Solesmes

La Abatejo de Solesmes estis restarigita en 1833 de Dom Prosper Guéranger. Ĝi troviĝas en la Sarthe, Francujo.

Abbaye Saint-Martin
de Ligugé

La Abatejo Sankta Marteno de Ligugé estis fondita en 360 de Sankta Marteno, Episkopo de Turo. Ĝi poste estis restarigita en 1853 de la Abatejo de Solesmes. Ĝi troviĝas apud la urbo Poitiers en Francujo.

Abbaye de Saint-Wandrille

La Abatejo Sankta Wandrille estis fondita en 649 sed prirabita de la Normandoj en 858. Ĝi estis restarigita de la monaĥoj de Ligugé en 1894. Ĝi troviĝas en Normandio, en Francujo.

Abbaye Saint-Benoît du Lac
Canada

La Abatejo Sankta Benedikto apud Lako estis fondita en 1912 de la Abatejo Sankta Wandrille. Ĝi troviĝas en la Ĉefdiocezo de Sherbrook.

Priorato Notre-Dame
du Mont-des-Oliviers (Dipatrino apud la Monto de la Olivarboj)

La priorejo Dipatrino apud la Monto de la Olivarboj estis fondita je la 22a de Aprilo 1947 de Dom Léonce Crenier, eksprioro de la Abatejo Sankta Benedikto apud Lako.