PaillotesNe pli malfrue ol la fino de 1947 kaj je la komenco de 1948, la unuaj ĉeloj estis konstuitaj. La duma kapelo estis konstruita je la komenco de 1948 sur malnovaj fundamentoj tie trovitaj. Je la printempo de 1948, la monaĥejo havis preĝlokon, vicon da ĉeloj, kuirejon kaj ŝirmejon por la distroj kaj konferencoj. La armaturo de la ĉeloj estis farita el bambua fostoj, kiuj estis tiam superŝutitaj per sukerkana pajlo. Ĉi tia konstruo daùris ĝis la translokigo de la monaĥejo de Saint-Pierre al Terreville.

La ejo efektive estis tro varma por la monaĥoj, eĉ por la praloĝantoj. Multaj uloj ne povus elteni tian temperaturon. Aldone, la distroj de granda najbara lernejo, la bruo de la futbala stadiono, malhelpis la kontempladon kaj la silenton, kiuj estas postulataj en monaĥejo.

Ni serĉis alian pli malvarmetan ejon. Tio ĉi estis oferita al ni en la urbo Schoelcher, en la vilaĝo Terreville je la altitudo de 300 metroj. Ĉi tiu verdiĝanta loko prezentas sur la suda flanko la golfeton de Fort-de-France kaj la blua vastaĵo de Karibeo, kaj norde la montojn de Carbet. Je fina Januaro, la teraĵlaboroj komencis en Terreville. Je la sama jaro, unu el la tute unuaj filoj de Dom Crenier, Dom Patrick Webster, de Sankta Lucia, fariĝis prioro de la monaĥejo. Li gvidis la monaĥejon ĝis 1969, kiam li estis nomita en la diocezo de la insulo de Grenada. Je la 5a de majo 1963, Monsinjoro de la Brunelière benis la unuan ŝtonon de la estonta monaĥejo, Dipatrino sur la Monto de la Olivarboj, antaù festanta homamaso. La Prefekto ĉeestis kiel ankaù la altranguloj de la insulo. Je la 31a de Julio 1965, la naskiĝdatreveno de Dom Crenier, la komunumo instalis sin en Terreville sub la priorado de Dom Patrick Webster. La prioreja preĝejo, finita en 1968, estis konsekrita en 1972 por la dudek-kvina datreveno de ĝia fundaĵo.

Tiel la monaĥa vivo komencis en Martiniko, kiel ĝi faris ek de jarcentoj tra la tuta mondo. La Sankta Spirito inspiris al viroj la bezonon renkonti Dion en izoleco kaj tute dediĉi al Li ilian vivon. Tio estas parto de la homa sperto, fenomeno kiu troviĝas ekster kaj en la Eklezio.